eo – fr en

Kial rajtocedo?

2022-10-11
permesilo, politiko, ekonomio

Rajtocedo (aŭ laŭlitere el-Angligite, sed neprecize kopilaso, angle copyleft) estas la praktiko uzi aŭtorrajtan leĝon por forigi limigojn sur la distribuado de kopioj kaj modifitaj versioj de verko, kun la postulo ke la samaj liberecoj estu konservataj ĉe modifitaj versioj.

Vikipedio, Rajtocedo

Disvolvi liberan programaron, estas kontribui al komunaĵo; estas riĉigi la kapablecon de la Homaro trakti informon; estas eble helpi ĉiun ajn, ĉu komputilsciencisto aŭ ĉu laiko, kaj ankoraŭ plu.

Domaĝe, estas ankaŭ helpi tiujn, kiuj sole volas uzi la liberan komunaĵon por propra intereso kontraŭ la komunumo mem. Pensu pri la gigantoj de la informa kapitalismo: la komputika infrastrukturo de la malamikoj de la libera dependas de liberaj programaroj; Android estas bazita sur Linux sed piedpremas la liberojn de la uzantoj, ktp.

Mi volus ke mia verko kontribuu modeste al la kaŭzojn kiujn mi defendas, interalie al unu socio pli libera kaj pli egala, anstataŭ al la kapitalisma imperio kiu vampiras kaj detruas la komunaĵon.

Aserti la justecon principan de la informaj komunaĵoj, kaj la rajton de ĉiuj kontribui certante ke sia kontribuo restos komuna, aserti la rajton de ĉiuj atingi kaj uzi ĝin, povas ŝajni neutila tiel evidenta. Dume tio estas la bazo de la radika reformismo proponita, kaj la ŝanĝo de vortoj de la debato estas konsiderinda.

Philippe Aigrain, Cause commune, 2005, Fayard (p151) (tradukita proksimume ekde franca per mi)

Tio estas kial mi malpermesas formale al vi, en iuj kazoj kaj kiam ebla, privatigi mian verkon, konfiski ĝin el komunaĵo, limigi la liberecojn de ĝiaj uzantoj. Ĉi tio ne limigas vian liberecon, sed protektas la liberecojn de la uzantojn.

Dankon al ĉiuj la kontribuantoj al la komunaĵo. ♥

(dank'al jadedctrl por la korekto)